There is a long street in Jerusalem for the Esperantist and author, Immanuel Olsvanger. His wikipedia article is available in Hebrew and German. Here is a bio in Esperanto from the Edukado website. (In 2013 I had the chance to visit the street when sleeping over Esperantists' house: Adam Mesha and his girlfriend Wala. They were one block away from the corner of Brazil and Olsvanger Streets.)
Israelano, verkisto, folkloristo, cionista aktivulo kaj aktiva esperantisto. Naskiĝis en Litovio, diplomitiĝis pri etnologio. Estis lingvisto-poligloto kaj brila tradukisto el diversaj lingvoj hebreen. Esploris judajn komunumojn en la Diasporo. Li persone konis d-ron Zamenhof (ili konatiĝis en Svislando) kaj multajn esperantistojn de la frua periodo. Vivinte dum kelkaj jaroj en Bazelo, Svislando, li gvidis tie ankaŭ E-kurson, instruante al 50-persona grupo en 1919. Li estis tre aktiva en la loka kaj tutlanda movadoj ĉirkaŭ 1920.
Post le enmigro al Palestino (Israellando) li fariĝis aktiva en la loka E-movado. Ekde 1929 li estis Honora Prezianto de Palestina Esperanto-Ligo kaj ekde 1948, de Esperanto-Ligo en Israelo. En Esperanto verkis poemaron titolitan Eterna Sopiro (Vieno, 1925 kaj Jerusalemo, 1942) kaj tri diverstemajn kajerojn dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj. Inter ili estis materialo pri la setleado de la judoj en Palestino.
Li estis brila oratoro kaj ricevis premiojn dum Esperanto-Kongresoj.
Lian nomon portas strato en Jerusalemo, kie li vivis dum kelkaj jardekoj.
Rimarko: foje li aperas en diversaj skribaĵoj kiel Olswanger kaj foje kiel Olsvanger. Krome li aperas foje kiel Immanuel kaj foje kiel Emmanuel.
Fontoj: Josi Sxemer, Josef Kohen-Cedek
German Documentarian, Ulrich Lins, has written on early work of I. Olsvanger for a Hebrew Esperanto Association:
Demandoj pri la organizo de judaj esperantistoj
/ Ulrich Lins, Germanio
La judoj kaj la Esperanto-movado – tio estas temo, kiu ankoraŭ atendas
fundan pritrakton. Ke estas temo grava, pri tio konsentos sendube
almenaŭ ĉiuj legantoj de
Israela Esperantisto. Mem iom studinte la temon, mi rapide ekkonsciis pri la grandeco de la tasko. Jen nur eta ekzemplo pri la limoj de nia scio.
Temas pri Hebrea Esperanto-Asocio
(HEA) aŭ Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio
(TEHA). Ni scias pri tiu asocio ne multe pli, ol ke oni klopodis krei ĝin. Edmond Privat en sia “Vivo de Zamenhof”
sciigis pri ĝi, citante el letero de Zamenhof al la iniciatintoj de HEA.
Laŭ tio, Zamenhof avertis kontraŭ ĉia "nacionalismo", eĉ kontraŭ la
"pli pardoninda" naciismo de subpremataj gentoj, kaj pro
"movad-politikaj" kialoj deklaris sian sindistancigon de la plano pri
HEA. Nur tre malfrue iĝis konate, ke la letero de Zamenhof tamen
konfirmas la grandan simpation, kiun li sentis al la agado de judaj
esperantistoj, do ankaŭ al fondo de HEA. La plena teksto de la letero
(adresita al Wilhelm Heller en Litoměřice, Bohemio) unuafoje aperis en Postrikolto de ludovikaĵoj, Kioto 1985 (kompilita de Itô Kanzi).
La historio de tiu letero estas karakteriza por la sentemo, kiun la
esperantistoj, ankaŭ judaj, antaŭ 90 jaroj kaj longe poste, montris pri
la rilatoj inter la Esperanto-movado kaj judoj. Sed ĉi-loke nin interesu
nur la demando: kio fariĝis el la projekto de HEA? La letero estis
skribita la 30an de junio 1914, kvazaŭ en antaŭvespero de la Unua
Mondmilito. Ne okazis la UK en Parizo, dum kiu HEA estis fondota. Sed la
ideo ne mortis. En 1922 la gazetoj Esperanto
(de UEA) kaj Esperanto Triumfonta
anoncis, ke oni (denove) preparas fondon de Tutmonda Esperantista Hebrea
Asocio. Kiel gvidantoj estas indikitaj Leopold Dreher en Krakovo kaj
Icĥak Muĉnik, kiu jam en 1914 kune kun Wilhelm Heller klopodis starigi
HEA. Detalojn pri la agado mi ne trovis, krom ke Heroldo de Esperanto
raportis komence de 1925, ke TEHA havas kelkcent membrojn.
Nova etapo ŝajnis komenciĝi en 1925. Dum la Universala Kongreso en
Ĝenevo okazis kunveno de judaj esperantistoj, kiuj, laŭ raporto de
Leopold Dreher publikigita en Heroldo, decidis fondi novan
Hebrean Esperanto-Asocion (HEA), anstataŭantan la malnovan TEHA. Parolis
interalie Immanuel Olsvanger kaj Walter Lippmann, kiuj ankaŭ informis
pri Zamenhof "kaj ties rilato al HEA" (Zamenhof "tre simpatiis" kun la
ideo de TEHA, "eĉ pli ol D-ro Lippmann mem deziris"). Kiel prezidanto de
HEA estis elektita Izrael Lejzerowicz en Lodzo, Pollando. Olsvanger
iĝis honora prezidanto.
Lejzerowicz estis tre agema homo (pri li vd. mian artikolon en la revuo Esperanto, aprilo 2001). Sed mi ne trovis menciojn pri la agado de HEA sub lia prezidanteco. En
Enciklopedio de Esperanto
mankas artikolo pri TEHA aŭ HEA (ĝi ankaŭ tute silentas pri la temo
"judoj en la Esperanto-movado"). Do, restas mistero. Multas la rilataj
demandoj. Ĉu la judoj en la Esperanto-movado preferis agi internacie en
la kadro de UEA aŭ naciskale en la respektivaj landaj asocioj, tiel ke
mankis energio aŭ eĉ bezono por HEA? Aŭ ĉu HEA tamen vigle agadis kaj
ĝiaj aktivuloj nur preferis kaŝi sin, konforme al la tradicia prefero ne
troe elstarigi la judan partoprenon en la movado?