Israelano, verkisto, folkloristo, cionista aktivulo kaj aktiva esperantisto. Naskiĝis en Litovio, diplomitiĝis pri etnologio. Estis lingvisto-poligloto kaj brila tradukisto el diversaj lingvoj hebreen. Esploris judajn komunumojn en la Diasporo. Li persone konis d-ron Zamenhof (ili konatiĝis en Svislando) kaj multajn esperantistojn de la frua periodo. Vivinte dum kelkaj jaroj en Bazelo, Svislando, li gvidis tie ankaŭ E-kurson, instruante al 50-persona grupo en 1919. Li estis tre aktiva en la loka kaj tutlanda movadoj ĉirkaŭ 1920.
Post le enmigro al Palestino (Israellando) li fariĝis aktiva en la loka E-movado. Ekde 1929 li estis Honora Prezianto de Palestina Esperanto-Ligo kaj ekde 1948, de Esperanto-Ligo en Israelo. En Esperanto verkis poemaron titolitan Eterna Sopiro (Vieno, 1925 kaj Jerusalemo, 1942) kaj tri diverstemajn kajerojn dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj. Inter ili estis materialo pri la setleado de la judoj en Palestino.
Li estis brila oratoro kaj ricevis premiojn dum Esperanto-Kongresoj.
Lian nomon portas strato en Jerusalemo, kie li vivis dum kelkaj jardekoj.
Rimarko: foje li aperas en diversaj skribaĵoj kiel Olswanger kaj foje kiel Olsvanger. Krome li aperas foje kiel Immanuel kaj foje kiel Emmanuel.
Fontoj: Josi Sxemer, Josef Kohen-Cedek
German Documentarian, Ulrich Lins, has written on early work of I. Olsvanger for a Hebrew Esperanto Association:
La judoj kaj la Esperanto-movado – tio estas temo, kiu ankoraŭ atendas fundan pritrakton. Ke estas temo grava, pri tio konsentos sendube almenaŭ ĉiuj legantoj de Israela Esperantisto. Mem iom studinte la temon, mi rapide ekkonsciis pri la grandeco de la tasko. Jen nur eta ekzemplo pri la limoj de nia scio.
Temas pri Hebrea Esperanto-Asocio (HEA) aŭ Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio (TEHA). Ni scias pri tiu asocio ne multe pli, ol ke oni klopodis krei ĝin. Edmond Privat en sia “Vivo de Zamenhof” sciigis pri ĝi, citante el letero de Zamenhof al la iniciatintoj de HEA. Laŭ tio, Zamenhof avertis kontraŭ ĉia "nacionalismo", eĉ kontraŭ la "pli pardoninda" naciismo de subpremataj gentoj, kaj pro "movad-politikaj" kialoj deklaris sian sindistancigon de la plano pri HEA. Nur tre malfrue iĝis konate, ke la letero de Zamenhof tamen konfirmas la grandan simpation, kiun li sentis al la agado de judaj esperantistoj, do ankaŭ al fondo de HEA. La plena teksto de la letero (adresita al Wilhelm Heller en Litoměřice, Bohemio) unuafoje aperis en Postrikolto de ludovikaĵoj, Kioto 1985 (kompilita de Itô Kanzi).
La historio de tiu letero estas karakteriza por la sentemo, kiun la 
esperantistoj, ankaŭ judaj, antaŭ 90 jaroj kaj longe poste, montris pri 
la rilatoj inter la Esperanto-movado kaj judoj. Sed ĉi-loke nin interesu
 nur la demando: kio fariĝis el la projekto de HEA? La letero estis 
skribita la 30an de junio 1914, kvazaŭ en antaŭvespero de la Unua 
Mondmilito. Ne okazis la UK en Parizo, dum kiu HEA estis fondota. Sed la
 ideo ne mortis. En 1922 la gazetoj Esperanto
(de UEA) kaj Esperanto Triumfonta
anoncis, ke oni (denove) preparas fondon de Tutmonda Esperantista Hebrea
 Asocio. Kiel gvidantoj estas indikitaj Leopold Dreher en Krakovo kaj 
Icĥak Muĉnik, kiu jam en 1914 kune kun Wilhelm Heller klopodis starigi 
HEA. Detalojn pri la agado mi ne trovis, krom ke Heroldo de Esperanto
raportis komence de 1925, ke TEHA havas kelkcent membrojn. 
Nova etapo ŝajnis komenciĝi en 1925. Dum la Universala Kongreso en 
Ĝenevo okazis kunveno de judaj esperantistoj, kiuj, laŭ raporto de 
Leopold Dreher publikigita en Heroldo, decidis fondi novan 
Hebrean Esperanto-Asocion (HEA), anstataŭantan la malnovan TEHA. Parolis
 interalie Immanuel Olsvanger kaj Walter Lippmann, kiuj ankaŭ informis 
pri Zamenhof "kaj ties rilato al HEA" (Zamenhof "tre simpatiis" kun la 
ideo de TEHA, "eĉ pli ol D-ro Lippmann mem deziris"). Kiel prezidanto de
 HEA estis elektita Izrael Lejzerowicz en Lodzo, Pollando. Olsvanger 
iĝis honora prezidanto.
Lejzerowicz estis tre agema homo (pri li vd. mian artikolon en la revuo Esperanto, aprilo 2001). Sed mi ne trovis menciojn pri la agado de HEA sub lia prezidanteco. En
Enciklopedio de Esperanto
mankas artikolo pri TEHA aŭ HEA (ĝi ankaŭ tute silentas pri la temo 
"judoj en la Esperanto-movado"). Do, restas mistero. Multas la rilataj 
demandoj. Ĉu la judoj en la Esperanto-movado preferis agi internacie en 
la kadro de UEA aŭ naciskale en la respektivaj landaj asocioj, tiel ke 
mankis energio aŭ eĉ bezono por HEA? Aŭ ĉu HEA tamen vigle agadis kaj 
ĝiaj aktivuloj nur preferis kaŝi sin, konforme al la tradicia prefero ne
 troe elstarigi la judan partoprenon en la movado? 

.jpg)
No comments:
Post a Comment