Wednesday, December 5, 2012

Esperanto literoj por Mac

Saluton kara Neil,
Verŝajne vi uzas MAC-sistemon.
Jen kiel vi povas alŝuti Esperantan klavaron.
Vi estas grava Esperantisto kaj multe da Esperantistoj legas vin ĉiutage.
Certe vi estas tia Esperantisto kiu havas grandan influon.

Jen tiu klavaro, kiu estas elŝutebla.
Amike.

Mac computers can type Eo special characters using the Extended kbd and an option key sequence.
Alternatively use esperanto.keylayout to allow Mac computers to type Eo special characters using the single option key method.
In this method option-c types ĉ, option-shift-c types Ĉ. Many find this simpler than the two-step Extended kbd method.

To install the esperanto keyboard, copy the files "esperanto.icns" and "esperanto.keylayout" to the "Keyboard Layouts" folder in your Library folder. Then you will be able to select "esperanto" as you would any other keyboard.

files: esperanto.icns and esperanto.keylayout

http://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/10151319623595289/?comment_id=10151334066600289&notif_t=group_comment


Cxu vi gxenigxas de mia skrib-maniero? x-metodo? au'-metodo-ne-oficiala? Mi tre dankas vian reagon cxar unu homo kritikas min foje cxiu-tage.
Neniam gxenigxas?
Ghenas min pli ol la h-metodo
La enhavo pli gravas ol la formo.
Oni komprenas la kaŭzon kaj ne estas ĝenita.
Cxu vi konscias ke mia teknikaj mankoj finigxos post iom da tempo?
Kial do vi ne uzas TAJPI-programeton ?
Ĝenas min iomete ĉiu tia sistemo. Kial vi ne uzas unikodon?
Ne
Gxenigxas kaj rimarkas cxiu-tage?
Gxenigxas nur de via au'-metodo?


Like ·  ·  · November 29 at 12:45am
  • Kjell Rehnström Mi havas Mac-komputilon kun la OSX-programo Leono (Lion) kaj en ĝi mi povas havi diversajn klavarojn. Mi havas svedan, US-extended, rusan fonetikan kaj polan. Per la US-extended vi povas skribi esperanton kaj multajn aliajn lingvojn kiuj havas latinan ...See More
  • Vasil Kadifeli Ronald Schindler mi pensas ke vi uzas la x-sistemon kun la "Tajpi" programeton, kaj via edzino freneziĝas kiam la Tajpi estas aktiva. Sed Tajpi ankaŭ havas la eblon por konverti la ses latinaj literojn "c,g,h,j,s,u" al la ses E-o literoj "ĉ,ĝ,ĥ,ĵ,ŝ,ŭ" ...See More
  • Derek Roff Kjell Rehnström- Mi konsentas kun vi ke samtempaj klavo-premoj estas ĝenaj, kaj des pli kun neceso de aldona premo. En miaj klavaroj, oni premas unue kaj tute sendepende la punktokomon. Poste oni premas sendepende la ĉapelotan literon. Same kiel "mo...See More
  • Jurgen P. Kuhl Kara Neil, min tute ne gxenas via x-metoda skribmaniero . Ankaux mi uzas la x-metodon cxat ne eblas skribi supersgnojn kiel ekzemple la ü, ö, ä kaj ß. Mi ankaux sxatas viajn temojn. Amike Lantiano2
    November 29 at 12:54pm via  · Unlike · 2
  • Karl-Gustaf Gustafsson Mi metis artikolon en mia blogo ĉehttp://www.ipernity.com/blog/kgesperanto/433176 en kiu mi komentas la uzon de la litero x anstataŭ la litero h 

    www.ipernity.com
    Pri "ŝtonkapuloj" ;-) kaj la uzo de la litero x kaj h kiel anstataŭo de la diakritaj literoj en Esperanto.
  • Kjell Rehnström Persone mi preferas la Zamenhof-an sistemon, eĉ se jhurnalo aspektas iomete malbela. La x-sistemo estas malbela je vomemo, sed se oni ne havas aliajn eblecon, oni ne havas aliajn eblecojn  kaj ĝi havas klarajn avantagojn. Se mi bone memoras la pres...See More
  • Ronald Schindler Nu, mi provos sekvi la konsilojn.
  • Neil Blonstein Dankon por la multaj respondoj. Mi vere relegos cxiujn komentojn kaj enket-respondojn.
  • Martin Schaeffer Nu, mi persone klare preferas la supersignojn, ĉar ili estas hodiaŭ relative facile produktebllaj. Se mi vere ne trovas manieron por uzi la supersignojn, mi klare preferas la h-sistemon, ĉar ĝi estas fundamenta.
  • Valentin Melnikov Derek, ne ĉiuj havas perfektajn modernajn komputilojn. Kaj tre ofte, se via retmesaĝo estas transsendata tra duono de Terglobo, la ĉapelitaj literoj en ĝi fuŝiĝas - aperas demandsignoj, ciferaj kodoj, literoj de cirila alfabeto ktp. Do oni devas esti p...See More
  • Kjell Rehnström Ŝajnas al mi ke al unikodo pli-kaj-pli ordinariĝas kaj do oni povas ofte uzi ĝin. Mi estas sufiĉe maljuna por esti vivinta ankaŭ en la epoko de la skribmaŝinoj, kaj per la svedaj maŝinoj oni povis skribi la akutan kaj la gravan akcenton kune kaj ricevi...See More
  • Derek Roff Mi konsentas kun Valentin Melnikov, ke Unikodo ne estas ĉie, kaj ke laŭbezone oni devas uzi surgaton. Nur ke la bezonoj, kiujn mi spertas, estas ege maloftaj. Mi korespondas kun homoj el Afriko, Azio, Eŭropo, Nord- kaj Sud-Ameriko, kaj neniuj el ili ...See More
  • Derek Roff Mi konsentas kun Kjell Rehnström, ke diversaj metodoj tajpi povas esti akcepteblaj. Du samtempaj klavo-premoj postulas ĉirkaŭ unu sekundo, iom pli aŭ malpli, depende de la kombino kaj la tajpisto. Sekundo ne estas granda tempo-kvanto, sed tio estas d...See More
  • Neil Blonstein Mi denove dankas la multajn pacientajn gxentilajn komentojn/kritikojn. 4 flankaj temoj: A) Mi mencios flanke: mi dedicxis jam kelkajn horojn uzante la retejon: Tajpi. Mi certas ke mi tajpas uzante gxin DUON-RAPIDE. Kiel multaj el vi konas---mi pr...See More
  • Neil Blonstein Esperantisto, spertulo pri komputiloj, samurbano, Arnold Victor, donis al mi kelkajn detalajn klarigojn pri alternativo trakti la problemon....mi bone posedas tiun klarigon...eble ecx kopios gxin por vi-cxiuj....kaj lernos kiel sekvi la konsilojn. Mi publike dankas al li. Li delonge spertas pri Mak-komputiloj.
  • Derek Roff Neil, telefonu al mi, se vi deziros. Mia telefona numero estas en UEA kaj E-USA libroj, aŭ mi sendos per privata retmesaĝo.
  • Neil Blonstein Mi aldonas la klarigojn de Arnold Victor: Mi uzas parte anglajn klarigojn: 1) Iru al Systems Preferences 2) Iru al "Lingvoj kaj Tekstoj" 3) Input Source Menu 4) a) Substreku/emfazu US Extended (Check) b) Keyboard and Character Viewer (Check) 5) Look at...See More
  • Derek Roff Estas ironio ke ni konstante proponas al la mondo Esperanton kiel komunikilon sufiĉe simplan kaj efikan por meriti la malgrandan laboron lerni ĝin. Sed kiam iu prezentas al ni simplan kaj efikan manieron tajpi (aŭ fari aliajn aferojn), ni debatas kaj ...See More
  • Kjell Rehnström Ĉu vi pensas pri la rezisto al la x- kaj h-sistemoj?
  • Derek Roff Ni ja estas homoj, kaj ĉiuj havas proprajn bezonojn, kapablojn, rimedojn, kaj prioritatojn. Mi notas la ironion, sed mi ne kritikas la homojn, kiuj faras grandan laboron, kaj multe dediĉas sin al agado subtene al Esperanto, eĉ per iloj, kiujn mi ne el...See More
  • Arnold Victor Mi ne scias, ĉu ni interkonsentas aŭ ne. Se ankaŭ vi asertas, ke la makintoŝa skribsistemo per senpaŝa klavo taŭgas ne nur por ĉiuj niaj kromsignoj sed ankaŭ por ĉiuj de ĉiuj eŭropaj latinliteraj lingvoj, ni jes ja interkonsentas. Sed estas inteligentuloj, kiuj malŝatas senpaŝajn klavojn, do, por ili aliaj rimedoj taŭgas. Mi ne volas nei la efikecon de tiuj pli limigitaj rimedoj. Ĉiu laŭ sia ĉapelhava gusto.
  • Derek Roff Mi suspektas ke ni ĝenerale interkonsentas. Tiuj aferoj kaj decidoj ne limiĝas al Esperanto, kaj ne limiĝas la Makintoŝo. Rapideco estas mezurebla, simpleco malpli, kaj la gravecon de tiuj aferoj en specifa kampo decidu ĉiu individuo. Por tiuj, kiuj mem petis konsilojn pri pli efika sistemo, diskuto povas helpi. Por tiuj, kiuj estas jam kontentaj, bonege.
  • Herman Ranes Mi preferas ke oni uzas Unikodon ĉar ĝi ofertas «verajn» eo-literojn, se ne ĉiam taŭgas. Ekzemple en dosiernomoj k.s. mi usas la -ux-metodon.
  • Herman Ranes , ĉar ne ĉiuj sistemoj subtenas Unikodon.
  • Herman Ranes Mi ŝatas -x- pli bone ol -h- , ĉar -x- estas pli bone sortigebla ol estas -h-
  • Herman Ranes … kaj -x- asspektas malpli «anglalingvostila» ol -h- 
  • Derek Roff Kvankam iuj diras ke -x- ankaŭ aspektas malpli kiel homa lingvo. Efektive, ĉiuj surogatoj havas avantaĝon laŭ iuj kriterioj.
  • Kjell Rehnström Mi serĉis programon por Makintoŝo per kiu mi povus skribi esperantajn signojn. Laŭ mia kompreno mi devis aranĝi ĝin sur la US-etendigita klavaro, kaj kiam mi komencis esplori tiun klavaron mi trovis ke mii povas skribi ĉiujn esperantajn literojn per ĝi...See More
  • Mary Hammersmith Vi pravas.
    Monday at 1:41pm via  · Like
  • Derek Roff Se vi deziras havi dediĉitan klavon por ĉiu litero de Esperanto, vi bezonos ses aldonajn klavojn. Tio ne eblas en kutima klavaro, sen forigi la funkciojn de iuj el la normalaj klavoj. Se vi faros tiun elekton, vi perdos facilan tajpadon de tiuj liter...See More
  • Derek Roff Se vi deziras krei propran virtualan klavaron por Makintoŝo, eblas per Ukelele.http://www.sil.org/computing/catalog/show_software.asp?id=94 Mi aŭdis ke simila helpilo ekzistas por krei vindozajn klavarojn, sed mi neniam provis.

    www.sil.org
    Software developed by SIL International to aid in linguistic data collection and publishing. Ukelele: Mac OS X Keyboard Layout Editor
  • Arnold Victor S-ano Rehnström, U. S. Extended ampleksas je ĉiuj kromsignoj de ĉiuj eŭropaj latinliteraj lingvoj. La senpaŝaj (mortaj) klavoj estas montritaj en la programaro "Keyboard Viewer," 'Videbligilo de klavararanĝoj,' en la klavaranĝoj por klavo option/alt ka...See More
  • Edvige Tantin bedauxrinde ne cxiuj povas ricevi tekstojn kun la xustaj literoj! Do, bonvolu elteni la diversajn metodojn....
  • Arnold Victor Ofte oni kapablas ricevi sed ne scias kiel agordigi komputilon por tio. Por tesktoj senditaj de mi, sen konsidero de speco de komputilo aŭ operaciuma sistemo, necesas agordigi la ricevantan komputilon por lingvo UTF8 aŭ UTF16 (Unikodo) kaj legi per mul...See More
  • Markus Beyer La x-sistemo ĈIAM kaj ĈIE taŭgas por ĈIU komputilo kaj ĈIU programo negrave ĉu estas reto aŭ ne.
    Kaj JES ankoraŭ ekzistas multaj teĥnikaj malfacilaĵoj.
    Punkto! 
  • Markus Beyer Cetere, la ixoj ne malpli konfuzas ne-esperantistojn ol la ĉapelitaj literoj, dum kiam la h-sistemo ege konfusas komencantojn. (ekz: fluĝaveno=flughaveno)
    Dupunkto! 
  • Valentin Melnikov Jes, la rimarko pri fluĝaveno estas senĉava! 
  • Martin Schaeffer En tiaj kazoj oni facile povas aldoni streketon inter la du vortoj, do skribi flug-haveno aŭ senc-hava. Tamen estas vero ke pere de la x-sistemo oni pli facile povas ŝanĝi x-sisteman tekston al supersignita teksto.
  • Sergey Meiyer Goren http://traduku.net se vi ne volas / ne povas instali krom-klavaron ene de la operaciumo

    traduku.net
    Esperanto translation/traduire/traduki; translators for Esperanto, English, Fren...See More
  • Esteban Sánchez Mi shatas la h-sistemon, mi pensas ke estas pli facile por legi kaj estas pli internacia. Chu flughaveno ne povas esti skribita kiel flugohaveno kaj senchava kiel sencohava?
  • Derek Roff Esteban, homoj ne havas grandajn problemojn kun vortoj kiaj flughaveno kaj senchava. La homa menso sukcese povas trakti tiujn dusencajn eblecojn. Nur gravas al tiuj, kiuj deziras komputile ŝanĝi la surogaton al ĉapelitaj literoj per programo, kiu ne havas "inteligentecon". Mi opinias ke tiu grupo de konvertemuloj estas tre malgranda, sed ili faru laŭplaĉe.
  • Derek Roff Por tiuj, kiuj vere ŝatas simplan, aŭtomatan konvertigon de surogato al ĉapelitaj literoj, la ^-surogato havas avantag^on kompare al la x-surogato. Multaj tekstoj en Esperanto ankau^ enhavas nomojn kaj vortojn el lingvoj, kiuj uzas ikson, kaj tio malhelpas au^tomatan konvertigon. Sed fakte, la ^-surogato estas la malplej uzata el la tri.
  • Esteban Sánchez Mi konsentas kun Derek, por konvertigon la ^-surogato estus la plej bona sistemo en tiaj kazoj (komputile). Sed la chapelon ne estas en chiuj klavaroj au estas iom malfacila por klaki.
  • Arnold Victor La plej bona maniero estas uzi la ĉapelitajn literojn de la Fundamenta alfabeto. Ĉio alia estas surogata sistemo, kaj la plej utilaj estas x-o (vaste konata tra Esperantujo) kaj ^ taŭgas ankaŭ. H-o postulas kontraŭkutiman enmeton de streketo aŭ de liga litero o, kaj ĝi kontraŭs al la genia zamenhofa atribuo de unu sono por unusola litero kaj unu litero por unusola sono.
  • Esteban Sánchez Jes, vi pravas, ni parolas nur kiam la ĉapelitajn literojn ne povas esti uzataj. Sed memoru ke Zamenhof mem proponis uzi la h-sistemon en tiaj kazoj.
  • Gae Spes Cxu ekzistas majaa prognozo pri la fino de debatoj pri esperanto-skribsistemoj kaj pri la komencigxo de skribliberema erao?
  • Esteban Sánchez jajaja, jes, jhus je la 20 de Decembro, por esti en paco antau la 21... 
  • Derek Roff Tre amuze. Ne surprizus min, se la fino de tiu debato okazos je la fino de la mondo, ĉu post du semajnoj, ĉu iom poste.
  • Markus Beyer Kompreneble oni povus skribi "flug-haveno" aŭ "flugohaveno" sed kiel komencanto oni kutime ne konfuziĝas SKRIBANTE sed LEGANTE.
    Cetere... laŭ la propono de Zamenhof en la fundamento la skrib|manier|o de flug|haven|o aspekt|us ali|manier|e... 


Komentoj :



  • Arnold Victor Arnold Victor Look at Keyboard view (under flag) 6) option key alt + (mi ne certas eble 6/ne b) estas ja "6", ne "b" = cirkcumflex / /shift + alt gives other...... maltaŭga: shift (pligrandigo) uziĝas por majuskligo de ĉapelota litero, t. e., sen "alt". Indas indiki, ke ĉiu tiu instruo taŭgas sole por Makintoŝaj komputiloj. Ankaŭ, zorgu, ke vi daŭre uzas klavararanĝon "U. S. Extended" dum tajpado per UTF8.

1 comment:

  1. Laŭ mia opinio, ekzistas pli oportunaj kaj efikaj manieroj tajpi en Esperanto per Makintoŝa komputilo.

    I think there are much more elegant and efficient ways to type in Esperanto using a Mac. I will try to post a link.

    ReplyDelete