If I'm lucky enough to organize myself for mid-April, 2012, I will go to Israel for the 4th time. I   lived in Israel for over 11 years: 4 months in 1974 and 11 years from 1976 to 1987.  I returned again in summer 2000 for the World Esperanto Conference, in addition to several days in Jordan.
Here is the tentaive program, in Esperanto, for the All-Asia Esperanto Conference. Regional conferences have occured in Asia in several different countries in the past few decades. This is the first time it is in Israel.  Tours will occur in several cities and the conference will be held in Jerusalem from the 18th to the 22nd. (Here is the history of previous All-Asia Esperanto Conferences:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Azia_Kongreso_de_Esperanto.)
La
 7-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Jerusalemo, inter 18-22 de 
Aprilo 2013, koincide kun la 14-a Israela Kongreso. Kvin-taga 
Esperanto-festeno kun riĉa soci-kultura programo kaj multaj ekskursoj 
en Jerusalemo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu dum tiu sezono havas perfekte 
agrablan veteron.
 Temo Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, 
medio kaj naturo. Distra programo: Kajto kaj Jomo. Ekskursoj Antaŭ kaj 
post la kongresaj tagoj estas planataj plurtagaj turismaj ekskursoj - 
entute du ne- forgeseblaj semajnoj de Esperanto-turismado tra Israelo 
kaj Jordanio. Ĝi estos pli granda versio de la jam tradicia turisma 
programo lige kun la Israelaj Kongresoj (vidu ekzemple en Esperanto, 
Julio 2012 p.160). profesie akompanota kaj ĉiĉeronota en Esperanto 
(detala programo dorsflanke; eblas mendi nur parton). 14-17.4 – 
Antaŭkongreso: Hajfa kaj Akko, Nazareto, Lago de Galileo, Tel-Avivo kaj
 antikva Jafo.
 18-22.4 – Israela Kongreso: Jerusalemo kaj la ĉirkaŭaĵo
 23-27.4 – Postkongreso: Morta Maro, Masada, Eilat kaj la Ruĝa Maro; eblos viziti Petra.
 Kongresejo Ni loĝos en la moderna gastejo Rabin, en la nova okcidento de Jerusalemo. Ĝia retadreso:
 http://www.iyha.org.il/eng/Index.asp?CategoryID=73&ArticleID=57
 . Ĝi estas plene ekipita por okazigi konferencojn, kun diversgrandaj 
salonoj, granda manĝejo kaj komfortaj ĉambroj. Tuj apude troviĝas 
ankaŭ pluraj grandaj hoteloj. Moderna tramo kaj buslinioj efike kaj 
rapide ligas ĝin al ĉiuj urbopartoj, aparte al la antikva Jerusalemo. 
Je kelkminuta promeno de la gastejo troviĝas la Israela Muzeo, la 
Kneset (parlamento), la bela Roz-Parko kaj la universitato de 
Jerusalemo.
 La Internacia Junulara Kongreso
 La 69-a IJK okazos 
la 19-26.8.2013 proksime de la Lago de Galileo. Ĝia temo tuŝos 
interalie la manierojn kunvivi kun la Naturo en harmonio, kaj kritike 
rigardos la ekologiajn progresojn en diversaj landoj. La IJK estos unika
 ŝanco sperti vivadon ene de la kibuco - komunuma setlejo; simila 
turisma programo estas planata ankaŭ por ĝi, konatigante la 
ĉeestantojn kun la loka kulturo, aŭde, vide kaj guste.
 Pliaj informoj kaj aliĝo: www.esperanto.org.il כינוס אסיה וכינוס הנוער הבינ"ל - האגודה לאספרנטו בישרא 
 
No comments:
Post a Comment