skip to main  |
      skip to sidebar
          
        
          
        
Excessive Use of Accusative N in Esperanto
 
In Esperanto  a final N indicates
a) the object
b) direction ( translates -ward, bound)
c) double preposition (into, onto --in and to are both prepostion)
d) time
I found this mocking article of the accusative. It seems to mock Zamenhof too but I'll have to reread for further depth.  
In some cases their are easier alternatives to the accusative.  But they are not always taught first.  I like to teach thouse alternatives. 
 De Kiah Morante (Cxu amuza, au' serioza?)
 
 La akuzativon pasigis al ni niaj prapatroj jam de pluraj generacioj. Al
 ni Esperantistoj, ĝi estas sankta. Ĝi estas parto de nia historio. En 
mil naŭcent kvin, nia dio, Sankta Z, prelegis al siaj subjektoj aplombe 
kun profunda voĉo:
 
 "Karaj samideanoj, ni kunvenas hodiaŭ pro unu sola kialo.. Disvastigi la akuzativon!"
 
 Kaj tiel estas skribite en niaj historiaj lernolibroj ĉiulande. Sed 
estas nova tendenco inter la esperantistoj de hodiaŭ.. Maltrankviliga 
rutino, ili sakras tiel kiel ekzemple, "Mi amas Esperanto".
 
 
Gefratoj mi demandas vin, ĉu sincera estas iu, kiu ŝprucigas el sia buŝo
 tian frazon? Kiel ni taksu la fidindecon de iu, kiu faras tiom grandan 
aserton, senhonte neatentante l' akuzativon?
 
 Karaj gefratoj mi 
petas vin, ni scias ke Sankta Z vidas nin el ĉielo, kaj tamen ni konvene
 forgesas tion dum nia ĉiutaga vivo. Sed kies koro sinkas al la grundo, 
kiam li aŭdas tiajn aferojn kiaj "Mi parolas la internacia lingvo"?
 
 La akuzativo estas simpla, miskomprenata ero de nia kara langaĵo. Ĝi 
rolas en du manieroj: unu, por montri objekton en frazo; kaj du, por 
omisii prepozicion.
 
 Sed gefratoj, el la aŭskultantaro mi aŭdas flustron, "Sed kio estas objekto?"
 
 Nu, aŭskultu bone nun, dum mi eksplikas. En frazoj kun verboj povas 
esti du partoj. Tiuj kiuj faras ion, kaj tiuj al kiuj io fariĝas. Se 
Sankta Z komandas al vi forhaki la maldekstran manon, tiam li komandas 
al vi, fari ion al la maldekstra mano. Se oni ripetus, "Forhaki la 
maldekstra mano?" al Z, tio estas malrespekta. La sola grava regulo en 
Esperantujo estas memori la akuzativon, kaj vi eĉ tro fieras ornami la 
vortojn de via kreinto per la Sankta No?
 
 Honton sentu, 
gefratoj, kiuj elŝprucigus "forhaki la maldekstra mano"! Vi ne estas 
gefratoj miaj, sub unu dio. Viaj animoj servas al satano.
 
 Karaj
 gefratoj, se Sankta Z komandas al vi pilgrimi al Universala Kongreso, 
diable vi faru tion! Se antaŭ ol vi envenas, vi ne telefonu al frato por
 diri, "Mi alvenos la kvina horo." Fari tion estas blasflemi. Dio kaj 
ĉiu fidela subjekto scias, ke subkomprenata en viaj vortoj estas 'je'. 
"Mi alvenos JE la kvina horo". Kompreneble oni povas omisii tiun 
prepozicion, sed vi ne povas gajni senpage. Aldonu la Sanktan Non. "Mi 
alvenos la kvinan horon."
 
 Kiam vi estas ekster la pordoj de la 
kongresejo, ĉu vi diras "Mi iras en la kongresejo"? Fi! Karaj fratoj, vi
 scias ke omisiata estas la 'al', "Mi iras en al la kongresejo", aŭ "Mi 
iras en la kongresejon."
 
 Bone, mi rememorigis vin pri la unu 
sola kaj tamen grava regulo por ĉiu en Esperantujo. Vi ne plu havas 
senkulpigojn. Se mi denove vidos vin malrespekti la Sanktan Non, sciu ke
 mi skribos mem al la spirito de Sankta Zo kaj certigos vian lokon en la
 
 
 
          
      
 
  
 
 
 
  
No comments:
Post a Comment