Wednesday, January 2, 2013

Teachers' Union puts USA in its Place--The Bottom

The Teachers Union, American Federation of Teacher, occasionally compares the USA with other countries.  Below is a link to a summary of a survey by Organization of Economic Cooperation and Developement that  puts the USA nearly at the bottom in education compared to most industrial countries.
Ekz. 28 aliaj landoj ofertas klas-cxambrojn je pli alta pocento al 4 jaraj infanoj. Usono ofertas lernejon al 69% 4 jaraj infanoj dum meze OECD landoj ofertas 81 pocenton al siaj 4 jaraj infanoj.

Neil Blonstein Jen la preciza gazet-artikolo de la Usona Sindikato de Instruistoj---al kiu mi apartenas.....dekstra flanko apud ampolo: http://www.aft.org/emags/at/at_novdec12/index.html#/8/

Tuesday, December 18, 2012

Judoj kaj Nigruloj: Jxaz Muziko--Rothchild

Juda ricxulino subtenis forte "nigran jxaz-muzikon" multe "antau' sia tempo"--antau' la tempo kiam inter-rasa amikeco (amo) estis akceptebla: http://www.thejazzbaroness.co.uk/

En la Esperanto movado mi povis konatigxi kun forta subtenanto de jxaza muziko, kredeble juda, Bernard Stollman. Pluraj el liaj klientoj estis usonaj nigruloj.  ESP estis nomo de lia entrepreno. 

Parts of Japan that are Uninhabitable: Tsunami


 Film in Japanese and English on the recent Tsunami with mentions of a previous one, the Chile Tsunami of 1960.

http://www.youtube.com/watch?v=oArd_9uZOnE

Monday, December 17, 2012

Emoticons: Emocietoj

SmileyNameShortcut
smilesmile:-) :) :] =)
frownfrown:-( :( :[ =(
gaspgasp:-O :O :-o :o
gringrin:-D :D =D
tonguetongue:-P :P :-p :p =P
winkwink;-) ;)
curly lipscurly lips:3
kisskiss:-* :*
grumpygrumpy>:( >:-(
glassesglasses8-) 8) B-) B)
sunglassessunglasses8-| 8| B-| B|
upsetupset>:O >:-O >:o >:-o
confusedconfusedo.O O.o
sharkshark(^^^)
pacmanpacman:v
squintsquint-_-
angelangelO:) O:-)
devildevil3:) 3:-)
unsureunsure:/ :-/ :\ :-\
crycry:'(
Chris PutnamChris Putnam:putnam:
robotrobot:|]
heartheart<3 font="font">
kikikiki^_^
42Thumbs Up(Y)
4242:42:
penguinpenguin<(“)
…more smileysget more smileys…

The Middle East Secret: Arab Jews


  • Neil Blonstein There is one ignored factor that will make the Middle East conflict

     eternal: While Israel is accused of being merely a product of the Holocaust with

     European Jews mistreating local Arabs in Palestine, these Holocaust victims and

     their ancestors are often the most flexible of Israelis: Those ignored are the

     3,500,000 refugee-immigrants, children and grandchildren from Morocco, Iraq, 

    Iran, Yemen and other Arab or Muslim-majority countries. While I don't always

     agree with Israeli behavior, these Jews from Muslim countries feel ignored by the 

    world community, deserve as much as the Palestinians in assistance and attention.

     Until they are dealt with there will NOT be considerable compromise or dialogue.

     (NB:I would estimate that as much as a quarter of Israeli-Jews have one parent

     from Europe and on parent from lets say Iraq.)


    1
  • Neil Blonstein Simplifying an on-going problem to "he's wrong, I'm right"

     will be a total

     failure:

Sunday, December 16, 2012

Iran/Sam Green translated to Hebrew at Israeli Television

Sam Green citata kaj tradukata cxe Israela Televido.
Sam Green cited on Israelis T.V.:
http://vimeo.com/55685895


Thanks to Oded Gilad

Perhaps the first time that Israel and Iran simultaneously advertised Esperanto on T.V.  Perhaps they can agree on something: 
http://www.presstv.ir/detail/2012/11/11/271658/ukrainians-eager-to-learn-esperanto-language/

Wednesday, December 12, 2012

Israelano, Immanuel Olsvanger

There is a long street in Jerusalem for the Esperantist and author, Immanuel Olsvanger. His wikipedia article is available in Hebrew and German. Here is a bio in Esperanto from the Edukado website. (In 2013 I had the chance to visit the street when sleeping over Esperantists' house: Adam Mesha and his girlfriend Wala. They were one block away  from the corner of Brazil and Olsvanger Streets.)

Israelano, verkisto, folkloristo, cionista aktivulo kaj aktiva esperantisto. Naskiĝis en Litovio, diplomitiĝis pri etnologio. Estis lingvisto-poligloto kaj brila tradukisto el diversaj lingvoj hebreen. Esploris judajn komunumojn en la Diasporo. Li persone konis d-ron Zamenhof (ili konatiĝis en Svislando) kaj multajn esperantistojn de la frua periodo. Vivinte dum kelkaj jaroj en Bazelo, Svislando, li gvidis tie ankaŭ E-kurson, instruante al 50-persona grupo en 1919. Li estis tre aktiva en la loka kaj tutlanda movadoj ĉirkaŭ 1920.
Post le enmigro al Palestino (Israellando) li fariĝis aktiva en la loka E-movado. Ekde 1929 li estis Honora Prezianto de Palestina Esperanto-Ligo kaj ekde 1948, de Esperanto-Ligo en Israelo. En Esperanto verkis poemaron titolitan Eterna Sopiro (Vieno, 1925 kaj Jerusalemo, 1942) kaj tri diverstemajn kajerojn dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj. Inter ili estis materialo pri la setleado de la judoj en Palestino.
Li estis brila oratoro kaj ricevis premiojn dum Esperanto-Kongresoj.
Lian nomon portas strato en Jerusalemo, kie li vivis dum kelkaj jardekoj.

Rimarko: foje li aperas en diversaj skribaĵoj kiel Olswanger kaj foje kiel Olsvanger. Krome li aperas foje kiel Immanuel kaj foje kiel Emmanuel. 


Fontoj: Josi Sxemer, Josef Kohen-Cedek

German Documentarian, Ulrich Lins, has written on early work of I. Olsvanger for a Hebrew Esperanto Association: 
Demandoj pri la organizo de judaj esperantistoj / Ulrich Lins, Germanio

      La judoj kaj la Esperanto-movado – tio estas temo, kiu ankoraŭ atendas fundan pritrakton. Ke estas temo grava, pri tio konsentos sendube almenaŭ ĉiuj legantoj de Israela Esperantisto. Mem iom studinte la temon, mi rapide ekkonsciis pri la grandeco de la tasko. Jen nur eta ekzemplo pri la limoj de nia scio.
  
Temas pri Hebrea Esperanto-Asocio (HEA) aŭ Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio (TEHA). Ni scias pri tiu asocio ne multe pli, ol ke oni klopodis krei ĝin. Edmond Privat en sia “Vivo de Zamenhof” sciigis pri ĝi, citante el letero de Zamenhof al la iniciatintoj de HEA. Laŭ tio, Zamenhof avertis kontraŭ ĉia "nacionalismo", eĉ kontraŭ la "pli pardoninda" naciismo de subpremataj gentoj, kaj pro "movad-politikaj" kialoj deklaris sian sindistancigon de la plano pri HEA. Nur tre malfrue iĝis konate, ke la letero de Zamenhof tamen konfirmas la grandan simpation, kiun li sentis al la agado de judaj esperantistoj, do ankaŭ al fondo de HEA. La plena teksto de la letero (adresita al Wilhelm Heller en Litoměřice, Bohemio) unuafoje aperis en Postrikolto de ludovikaĵoj, Kioto 1985 (kompilita de Itô Kanzi).
La historio de tiu letero estas karakteriza por la sentemo, kiun la esperantistoj, ankaŭ judaj, antaŭ 90 jaroj kaj longe poste, montris pri la rilatoj inter la Esperanto-movado kaj judoj. Sed ĉi-loke nin interesu nur la demando: kio fariĝis el la projekto de HEA? La letero estis skribita la 30an de junio 1914, kvazaŭ en antaŭvespero de la Unua Mondmilito. Ne okazis la UK en Parizo, dum kiu HEA estis fondota. Sed la ideo ne mortis. En 1922 la gazetoj Esperanto (de UEA) kaj Esperanto Triumfonta anoncis, ke oni (denove) preparas fondon de Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio. Kiel gvidantoj estas indikitaj Leopold Dreher en Krakovo kaj Icĥak Muĉnik, kiu jam en 1914 kune kun Wilhelm Heller klopodis starigi HEA. Detalojn pri la agado mi ne trovis, krom ke Heroldo de Esperanto raportis komence de 1925, ke TEHA havas kelkcent membrojn.
Nova etapo ŝajnis komenciĝi en 1925. Dum la Universala Kongreso en Ĝenevo okazis kunveno de judaj esperantistoj, kiuj, laŭ raporto de Leopold Dreher publikigita en Heroldo, decidis fondi novan Hebrean Esperanto-Asocion (HEA), anstataŭantan la malnovan TEHA. Parolis interalie Immanuel Olsvanger kaj Walter Lippmann, kiuj ankaŭ informis pri Zamenhof "kaj ties rilato al HEA" (Zamenhof "tre simpatiis" kun la ideo de TEHA, "eĉ pli ol D-ro Lippmann mem deziris"). Kiel prezidanto de HEA estis elektita Izrael Lejzerowicz en Lodzo, Pollando. Olsvanger iĝis honora prezidanto.
Lejzerowicz estis tre agema homo (pri li vd. mian artikolon en la revuo Esperanto, aprilo 2001). Sed mi ne trovis menciojn pri la agado de HEA sub lia prezidanteco. En Enciklopedio de Esperanto mankas artikolo pri TEHA aŭ HEA (ĝi ankaŭ tute silentas pri la temo "judoj en la Esperanto-movado"). Do, restas mistero. Multas la rilataj demandoj. Ĉu la judoj en la Esperanto-movado preferis agi internacie en la kadro de UEA aŭ naciskale en la respektivaj landaj asocioj, tiel ke mankis energio aŭ eĉ bezono por HEA? Aŭ ĉu HEA tamen vigle agadis kaj ĝiaj aktivuloj nur preferis kaŝi sin, konforme al la tradicia prefero ne troe elstarigi la judan partoprenon en la movado?